kiel kunfari

Ne instruu Esperanton antaŭ ol esti profunde ellerninta la lingvon. Kiam vi propagandas por Esperanto, ne nur fanfaronu, kion oni povas fari per ĝi. Pli bone montru, kion vi fakte faras per Esperanto: Kiujn amikojn en la tuta mondo vi havas, kiun Esperanto-projekton vi sekvas kaj tiel plu.

En ĉi tiu blogo vi trovos ekzemplojn per kiuj esperantistoj proponas komune kreive kaj kulture agadi. Sekvu iliajn proponojn, lasu vin inspiri. Se vi deziras inviti aliajn esperantistojn kunfari pri via projekto, vi povas havi anonceton por tio de Frank Merla. Plej bone estus, se vi mem enmetus vian projekton; Frank volonte donos al vi skribrajton. Se bezone, li faros anonceton por vi.