invitoj

Jam ekzistantaj projektoj


La tradukejo de E@I (beta)

Ikso.net


La retejo www.esperanto.net havas tradukon en 66 lingvoj, el tiuj nur 14 jam estas en la nova versio, kiuj varbas Amikojn de Esperanto. La retejo estas ankoraŭ en prova fazo sed jam preskaŭ 500 homoj aliĝis al tiu kategorio. Google emas montri la retejon en la unuaj pozicioj de serĉadoj, ĉar la serĉadoj en ĉiuj lingvoj 66 lingvoj plialtigas la prestiĝon de la retejo.

Traduko kaj plibonigo de la tekstoj al pluraj lingvoj.

Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Rimarku, ke ni ne petas laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto. Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.
Ĝisdatigo de la mondmapo

Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan. Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:
http://tinyurl.com/mondmapo

Kontakto kun Amikoj de Esperanto

Preskaŭ 500 homoj atendadas nian kontakton. UEA sendos serion da du-lingvaj mesaĝoj kun informoj pri nia lingvo kaj movado al ĉiuj Amikoj de Esperanto. Ni jam havas plurajn sugestojn pri tiuj mesaĝoj, sed ni devas ankoraŭ plibonigi kaj ordigi tiujn tekstojn laŭ konvinka kapablo. Se vi volas partopreni tiun laborgrupon, bonvolu viziti la tekstojn https://goo.gl/v8W74i kaj https://goo.gl/UNqMbF , kaj kontakti nin.

Varbi landajn kunlaborantojn

Bonvolu plusendi tiun mesaĝon al viaj enlandaj grupoj kaj landa asocio.

Dankon

Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

cid.emilio (ĉe) gmail.com


Esperanta numismatiko

Esperanto-Numismatika Asocio

Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la historio de Esperanto.

Bert Boon (eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon) estas la kontaktpersono de interesitoj

Vi trovos nin ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66. Se vi deziras pliajn informojn, ne hezitu kontakti nin tiel: bert.boon(ĉe)skynet.be!

ENA nun havas retejon: ena.frali.bplaced.net


Mark Fettes: Invito sendi komentojn

Publika konsulto

 

 

 

La uzo de lingvoj en EU-institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj

—–

ESF okazigis (kaj okazigos) simpozion pri Esperanto kaj interlingvistiko


KIVA

Betty (plus.google.com/u/0/+BettyChatterjee): Esperantistoj volas konvinki al aliaj, ke Esperanto signifas amon, pacon, kunsentadon kaj aliajn bonajn ecojn. Kiel sukcesus al ni tion fari? Ekzemple per bonfaranta kunlaborado. Ĉu vi scias, ke ekzistas Esperanto-grupo ĉe la mikro-kredita asocio KIVA?

Kio estas Kiva?

Kiva estas senprofita organizo virtuala, kiu estis fondita en la jaro 2005. La celo de la organizo estas doni mikro-kreditojn al tiuj, kiuj mankas rimedojn por komencigi malgrandajn komercojn. La organizo kunligas pruntedonantojn kun prunteprenantoj. Per tiom malmulte kiom $25 oni povas apogi prunteprenanton.

Ekde la jaro 2005 jam estas:

1,282,915 prunteprenantoj

$695,898,650 pruntoj

98.72% de la pruntoj estas repagitaj.

Kiva kunlaboras kune kun:

297 kunlaborantaj partneroj

450 volontuloj en diversaj monpartoj

86 landoj

Kial ili tion faras?

Ĉar ili antaŭvidas mondon, kie ĉiuj, eĉ en la plej foraj regionoj de la mondo, havu la povon krei siajn proprajn ŝancojn. Ili opinias, ke la provizo de sekura kapitalo helpas homojn plibonigi la vivkondiĉojn kaj por si, kaj por siaj familianoj.

Kiel ili agadas?

Kiva kunlaboras kune kun mikro-kreditaj institucioj en kvin mondpartoj por provizi pruntojn al homoj sen aliro al tradiciaj bankoj. Ili sendas 100% -ojn de pruntoj al mikro-kreditaj institucioj, kies nomo estas regionaj partneroj. Ilia respondeco estas la loka administrado de la pruntoj.

Kiva fidas al tutmonda reto de pli ol 450 volontuloj, kiuj kunlaboras kune kun niaj regionaj partneroj. Ilia tasko estas la redaktado kaj tradukado de la informoj de la prunteprenantoj ktp.

Kiel la administrado de Kiva estas financita?

Pruntedonantoj elekte donas iom pli kontraŭ la elspezoj administraj, tamen ĉefe Kiva ricevas la monon por tio de diversaj sponsoroj kaj fondusoj.

Kion informas alia membro de la grupo Profesoro Jason Donev pri kial li apogas la organizon? Li verkis artikolon en la jaro 2011 pri la grupo, kaj tiam estis 20 grupanoj. Nun ni estas 46 -anoj.

bulteno.esperanto-usa.org/2011/5/ue-201105.pdf

Tamen memevidente ni bonvenigos ĉiujn, kiuj helpante per relative modesta pruntado volas pruvi, ke eldiraĵoj pri amo, paco kaj kunsentado ne estas nur senenhavaj sloganoj.


TEJO invitas kunfari


Vikinovaĵoj bezonas vin

Bonvenon ĉiuj al Vikinovaĵoj, la libera fonto de aktualaĵoj verkita de vi! Ĉio legebla ĉi tie estas verkita de individuoj ja kiel vi. Vi povas redakti ĉiun artikolon — ripari mistajpaĵojn, interpunkciadon, aŭ gramatikon, korekti erarojn aŭ plue pligrandigi la artikolon! eo.wikinews.org/wiki/Helpo:Vikinovaĵoj_bezonas_vin


IREJO Irana Esperantista Junulara Organizo

Ni kredas, ke la estonto de nia movado (por ke ĝi estu pli hela kaj pli brila) ja dependas de kielo kaj kiomo de la nuntempa junulara movado;

por ke ni ĝuu efektivan kaj kontentigan etoson, en kiu niaj gejunulaj samideanoj pozitive kunlaboradu por pli-progresigi nian movadon, ni ĉi tiele invitas ĉiujn IREJO-anojn por helpi nin pli-rapide kaj pli-forte realigi niajn projektojn.

www.irejo.ir/kunlabori


Skajpanoj listo

Klaku ĉi tie por vidi la liston da Skajpanoj.

Aldonu vian skajpan informon: www.esperanto.com.br/skajpo/ · skajpanolisto


Verkistoj – Ĉu vi ŝatus partopreni en tiu ĉi retejo?

Komentoj, konsiloj, sugestoj – estas bonvenaj!

Ĉu vi pretus traduki la paĝon “Kio estas Esperanto” al via nacia lingvo? Sendu vian tradukon! verkoj.com


MONA

Renato: “La “MONA Informado” estas la blogforma retpaĝo por informado inter la landoj de la MONA Komisiono. MONA regionon formas la MezOrientaj, NordAfrikaj kaj iliaj najbaraj landoj. MONA estas komisiono de UEA kiu provas disvastigi Esperanton en ĉi tiu regiono.”

monainformado.wordpress.com

MONA


Malferma Esperanta Komunumo

La ligiloj estas interesaj kaj vizitindaj. Inter ili estas pluraj, kiuj logas al kunfarado.

esperanto.wikia.com/wiki/

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.