helpon peti

Mi petas helpon


Dietrich Michael Weidmann: La jutuba kanalo SvisRaporto de la reĝisorino Nelida Weidmann prezentas filme la 103-an Universalan Kongreson de Lisbono, kiu okazis ĉi-somere en Lisbono: www.youtube.com/channel/UC2Av8SQXyy0eSzBgnMHmIkg
(Abonu la kanalon por subteni la laboron de Nelida por Esperanto kaj ŝatigu ŝiajn filmojn!)


Kunaktivuloj por la Esperanto-Centro en la Esperanto-urbo Herzberg serĉataj

Jen kelkaj el niaj laborkampoj (laŭ interkonsentoj):
1) Administrado, ordigadoj, ktp.
2) Arkivlaboroj (multaj specialkolektaĵoj), bibliotekaj aferoj
3) Preparado por fakaj ekspozicioj, ekz. nun: pri la elstara E-pioniro Tibor Sekelj, 25-jara jubileo de la ĝemelurboj Herzberg & Góra/PL
4) Informlaborado (per gazetaro, informbudoj, ktp.)
5) Eldonado de fakaj libroj kaj broŝuroj
6) Informado kaj varbado por lingvoj kursoj, GEA-klerigado
7) Asistado por diversaj kulturprojektoj
8) Gastigado, klubo, ekskursoj, ktp.
9) Grafikaj laboroj, ekz. por varbiloj, novaj bildkartoj, ktp.
10) Kontaktoj kun aliaj organizoj, kulturasocioj, ktp.
11) Tradukado de fakaj tekstoj, ekz. pri Nacia Parko Harz, manĝokartojn, ktp.
12) Helpado por bona merkatumado
13) Novaj realigeblaj ideoj, ktp.

Esperanto-urbo


PROPONO al kunlaboro / Vikipedio-uzanto Sahaquiel9102 emas kunorganizi konkurson pri ZEOj. Li jam kreis en Commons la paĝon Commons:Wiki Loves ZEOs 2018 pri la konkurso kaj nun prilaboras stipendiopeton (Grants:Project/Rapid/ELiSo/Vikio Amas ZEOjn). Ĝis nun li laboris sola, sed li bezonas pliajn manojn. Ĉu iu interesiĝas kunhelpi? En la suba retejo li listigis la farendaĵojn: eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Vikio_Amas_ZEOjn:_Helpo_ser%C4%89ata


EDE
serĉas volontulojn por akiri subskribojn por povi kandidatiĝi por la Eŭropa Parlamento. En la germana: de.e-d-e.eu/index.php/europawahl


UEA
starigis la Fondaĵon MONA kaj nun ni bezonas helpon de unuopaj esperantistoj, kiuj pensas, ke ni semu kaj semu konstante. Sendu vian esencan eĉ se malgrandan kontribuon al la konto “arabio” ĉe UEA. Pagmanieroj en www.uea.org/alighoj/pagmanieroj .. Indiku “por arabio”.


Kiel normalaj eŭropaj esperantistoj povas helpi por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio?

Konigi la Esperanto-tekston de la Eŭropa himno!

Spektu la intervjuon:


Aplikaĵo Amikumu
Jen 8 facilaj manieroj por montri vian subtenon kaj helpi kreskigi nian komunumon. amikumu.com/eo/support-us/
amikumu


Tra la mondo

Subtenu la revuon
– per konsiloj, novaj proponoj, ideoj
– per kontribuado al la enhavo, sendado de artikoloj, fotoj, ktp.
– per mondonaco por subvencii la eldonadon kaj nepagkapablajn abonantojn.

tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/subteno/


Mona subteno por iniciato de UEA petata:

​”Ni, la eŭropa komisiono de UEA, zorgas por ke Esperanto ekestu kaj restu en eŭropaj landoj, kie la viv-kondiĉoj estas malfavoraj por idealismaj movadoj kiel la nia.
Ni faras tion per subteno ĉefe financa pri eldonado de lernomaterialo en lokaj lingvoj, starigo de retejoj, kaj similaj. Nun, ekzemple, ni havas manuskripton de lernolibro kaj publikon, kiu povus ricevi ĝin.

Por eldoni tiun lernolibron kaj ĝenerale por helpi tiuj landojn ni utiligas la rimedojn en la konto ‘eŭropo’ ĉe UEA. Dankon al ĉiuj, kiuj donacis en la pasinteco kaj dankon al ĉiuj, kiuj donacos nun. Pagmanieroj al UEA: uea.org/alighoj/pagmanieroj kaj indiku “por la konto eŭropo”.

Subtenu nin, ĉar ni subtenas Esperanton!

La Eŭropa Komisiono de UEA
Renato Corsetti”

www.facebook.com/EuropaKomisionoUEA


Nordgermana Heroldo
estu sendependa elektronika gazeto.
Tio estas provo krei gazeton pure kaj ekskluzive en la formo de elektronikaj libroj (e-libroj). La gazeto estos senpaga kaj senkosta.
Male al hodiaŭaj modernaj gazetoj Nordgermana Heroldo ne estu bildoriĉa, sed enhavu ĉefe tekstojn kiel »La Esperantisto«, la antikva »Heroldo de Esperanto« de T. Jung kaj aliaj gazetoj..
Kompreneble mi ne scias, ĉu mi ricevos sufiĉan kvanton da artikoloj. Do mi nepre bezonas la kunlaboron de la legantoj kaj ĉiuj aliaj esperantistoj, ĉar mi ne volas mem verki por ĉi tiu gazeto.
Michael Lennartz

nova-heroldo.bl.ee

nordgermana heroldo


Klaus Friese

Pluraj proponoj pri kunfarado: Esperanto-Klaus.de
La ŝanco Esperanto

Klaus Friese


Amikoj de Esperanto

Vi volas helpi nin… sed vi ankoraŭ ne bone scipovas Esperanton!
‘Amikoj de Esperanto’ estas projekto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) por helpi al homoj montri sian intereson, eĉ se ili ankoraŭ ne scipovas la lingvon. Per tiu ĉi programo, vi senpage ricevos limigitan aliron al niaj ofertoj – kun specialaj informoj por lerni pri Esperanto.

Per ‘Amikoj de Esperanto’ vi povos montri vian subtenon al Esperanto kaj regule ricevos mallongajn informojn pri Esperanto en via preferata lingvo.

esperanto.net/eo/amikoj-de-esperanto

amikoj de Esperanto


Subtenu ESF-on
Krom mondonacoj estas bonvenaj ankoraŭ aliaj subtenoj. www.esperantic.org/eo/donacoj/


Informu pri interesitoj, kiuj deziras lerni Esperanton

Frank: Sendu al mi nomojn de interesitoj, kiuj deziras lerni Esperanton en la regiono Landkreis Harburg. · Esperanto Nordheide ·

Esperanto Nordheide


Helpu al vi mem – helpu sukcesigi komunan komunikan rimedon por la bono de ĉiuj. · www.elingvo.eu/eo/argumentaro/helpu-ankau-vi/helpu-ankau-vi · www.elingvo.eu/eo/civitana-societo/kunlaboro/

elingvo.eu

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.