diskutejo

Skribu vian opinion al proponitaj temoj pri kunfarado.


Manifesto por la Eŭropa Balkona Projekto

“Estas la tempo por realigi la internan Eŭropan promeson kaj por rememorigi al ni la fundamentajn ideojn starantajn malantaŭ la projekto de Eŭropa integriĝo.”

europeanbalconyproject.eu/en/manifesto#esperanto

europeanbalconyproject


Kiel junigi la movadon?

Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.

www.liberafolio.org/2018/05/28/kiel-junigi-la-movadon/

Robert Nielsen


Mizero faras lerta

Ni ne atendu ĝis mizero – ni estu lertaj, ĉar tio ĝojigas. frali.bplaced.net/mizerofaraslerta


Samizdato
(el la rusa самиздат [sam-izDAT] = mem-eldonita) estas eldonado sen ŝtata permeso.

Ĉu la Esperantoliteraturo estas esence samzidata, ĉar neniu ŝtato interesiĝas pri ĝi? Kiom eluzas tiun fakton verkistoj, kiuj ekskluzive publikigas en Esperanto?

eo.wikipedia.org/wiki/Samizdato


Saluton amikoj !

Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io.

Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon?

Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj en ĝi.

Ĉu vi jam havas sufiĉe da konversacioj?

Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Skribis W. Jakowski


Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla

de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro

Estimataj,

“La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco” notas la Antaŭparolo (frazo 5.5).

La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton. BK klarigas ĉiujn demandojn, kiuj koncernas la bazan interkonsenton pri “ĝusta” kaj “malĝusta” Esperanto, kiel ĝin fiksas la “Fundamento” (1905).

Ĵus aperis nova eldono en du volumoj:

BK I: Fundamenta Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro; Akademio, Universala Vortaro, Oficialaj Aldonoj, Akademiaj Korektoj
BK II: Vortaro Oficiala (ĉiuj ĉ. 5000 oficialaj vortelementoj detale klarigitaj)
BK denove estas forte plilarĝigita. Liston de kelkaj nove traktitaj temoj vd. malsupre.

Ni invitas vin senkoste elŝuti BK en formo de du pdf-dosieroj (2 kaj 2,7 Mb) de:

// esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto

Konsultu kaj diskutu ĝin, ĉar

“la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, […] kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco” (A 5.3-5).

Kun sinceraj salutoj

Bernhard Pabst
osiek.org/lagazeto/aut/bernhard-pabst.html
————————

Kelkaj temoj nove traktitaj en la eld. de Apr. 2015:

R 0: ĉu h-skribo kiel ordinara skribo anstataŭ diakritoj?
R 2.1: personaj nomoj de virinoj je –a (Marta, Sara).
R 5, FE 16.2: ci, cia
R 6.2ĉ: Ĉu „–us pro ĝentileco“?
R 15: la lando Koreo (kio signifas “vorto” en la senco de R 15?)
AdE: Statutpropono de 2014-12
k.m.a.

esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro


Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj

Ekde 1980 ekzistas studo pri morfemofteco de parolata Esperanto, kio estas la esenca scienca fonto por krei porkomencantajn E-lernolibrojn. (www.miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm). Sed aŭtoroj de lernolibroj daŭre jam 35 jarojn ignoras tiun fonton kaj kaŭzas ke Esperanto estas malrapide lernata. Kial?
Ĉiun lingvon oni povas disdividi je fazoj kaj gradoj. Plej simpla divido estas je
a) tre baza lingvokono kun minimumo da vortoj kaj gramatiko kiu tamen ebligas bazan komunikadon je la nivelo de turismaj bezonoj
b) flua uzo de mezkvalita lingvo por ĉiuspecaj bezonoj nesciencaj kaj literaturaj
c) tre bona lingvokono kun kono de la literaturo de tiu lingvo kaj kapablo prelegadi pri fakaj temoj
d) Perfekta kono
Por ĉiu lingvo validas ke la unua fazo estas la malplej postula kaj oni povas akiri ĝin post relative malmulta klopodado, la dua fazo postulas minimume 5-oblon da lernotempo kompare kun la unua grado. La tria fazo postulas plian kvinoblon da tempo au eĉ pli dum la lasta fazo ne estas atingebla.

Diferenco inter Esperanto kaj naciaj lingvoj estas en tio ke la unuan fazon oni povas atingi je minimume dekoble malpli da tempo ol che kiu ajn nacia lingvo, la duan fazon esence pli rapide ol ĉe naciajingvoj sed tamen ne tiom kiel la unuan fazon (eble kvar- aŭ kvinoble malpli da tempo) kaj la fina fazo estas same nefinlernebla.
Se oni miksas la nivelojn kaj en la unua lernolibro ne estas nur materialo por la unua fazo, oni tuj esence plimalfaciligas la lernadon.
Kaj kio estas la unua fazo? La unua fazo estas materialo troviĝanta en la supre menciita studo kiel la nepre necesa en ĉiuj konversacioj. Nome ĉirkau 500 plej oftaj morfemoj kiuj kovras 95% de la parolata korpuso en Esperanto. Ĉio kion esperantistoj diras konsistas 95%-e nur el tiuj 500 morfemoj. Tiu materialo estas lernebla depende de instrucirkonstancoj dum inter 50 kaj cent lernohoroj. Tio inkluzivas ankaŭ ekzercotempon necesan por ke oni povu mem krei frazojn kaj kompreni parolojn de tiu nivelo.
Sed se anstataŭ ĝuste tiuj morfemoj oni plurajn el ili ne enmetas en la unuan lernolibron sed enmetas multajn kiuj ne apartenas al tiu grupo, oni mikasas la unuan kaj duan nivelon (en la dua necesas lerni pliajn 1000 morfemojn kaj bonege ekzerci la parolkapablon por kio ne necesas pliaj 100 sed pliaj 500 au pli da lern- kaj ekzercohoroj) tiam la lernanto ne akiras kapablon uzi la lingvon post 50 au 100 horoj sed nur post 600 au pli da horoj kaj tio lin malmotivigas kaj li ĉesas lerni. Tio kauzas tiel enorman malsukceson. Nome E-on komencas lerni en la mondo almenau 100.000 lernantoj jare sed ne pli ol 1000 ĝin efektive finlernas.
Ĉiu porkomencanta kurso devus enhavi ekskluzive nur tiun 500-morfeman materialon kaj per ĝi ebligi al komencantoj post mallonga tempo ĝoji pri uzeblo de sia scio kaj nur tiam oni proponu al li/ŝi daŭrigon en la dua grado, (eĉ se tiu nun postulas multe pli da laboro) kion li/ŝi akceptos, sciante jam kio estas la lingvo kaj povante baze ĝin uzi, aŭ ne volos daŭrigi, se por li/ŝi la baza grado sufiĉas.
Nur la plej persistaj pretos plulerni en la tria literatura grado, kiu postulas kelkmil horojn ĉar oni devas tralegi multajn librojn, lerni plurmilvortojn kaj praktike uzi E-on je la plej alta nivelo (studi, pelegi ktp).
Bedaŭrinde la aŭtoroj de lernolibroj ne komprenas tion kaj al komencantoj ekinstruas per lernolibroj kiuj ne enhavas la 500 plej oftajn morfemojn kaj sekve ne transdonas dum minimuma tempo maksimuman kapablon kiu montras la esencan avantaĝon de E, ke ĝi estas dekoble au eĉ dudekoble pli rapide lernebla ol kiu ajn nacia lingvo en tiu ĉi unua grado. Miksante la nivelojn la investata lernotempo devas multobliĝi kaj lerni E-on iĝas malfacila tasko, ne alloga por granda plimulto da lernantoj.
La nura lernolibro kiu precize aplikas tiun materialon estas la Zagrebmetoda lernolibro.
Kompreneble povus esti kiu ajn alia libro kun aliaj tekstoj kaj ekzercoj sed kun la sama materialo, sed tiaj nun ne ekzistas.
Kaj ĉar ankaŭ la gvidantaro de E-instruistoj (ILEI ktp) tute ne zorgas pri tiuj faktoj, la lernolibroj daŭre kulpas pro tio ke Esperanton lernas malmultaj homoj.

Zlatko Tišljar

www.ipernity.com/home/pajo.zlatko


Verdaj Vojoj

Herman (plus.google.com/u/0/106517170261896893227): Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nl
retejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto.

eo-naturamikaro.webnode.nl


Kvar ideoj por krei unuecon pri landonomoj

Johan (plus.google.com/u/0/116400890298702899508):

La kverelado inter reformemuloj (la favorantoj de la sufikso -io) kaj klasikuloj (la favorantoj de -ujo) daŭris sufiĉe longe. Post longa pripensado kaj eksperimentado mi prezentas al interesitoj “Kvar ideoj por krei unuecon.”
Estas grave, ke ni parte kontentigas ambaŭ flankojn, reformemulojn kaj klasikulojn.
Por tio mi ellaboris kvar mezajn poziciojn, pri kiuj esperantistoj elektu (en estonta kongreso eble) la plej bonan.

1. sur la spuro de Zamenhof, “politika” solvo: -io ne anstataŭas -ujo.
Nomoj de pluretnaj landoj finiĝas je -io: Rusio, Belgio. Bezonatas aplikebla difino de pluretneco!
2. radikala lingvika solvo: -ujo kaj -io malaperas; Rusoj loĝas en Rusijo
3. enkonduko de vortfarada restrikto: -i’ anstataŭas -uj’ en derivaĵoj de la o-vorto: Hungaria Esperanto-Asocio, -io ne anstataŭas -ujo
4. sur la spuro de la Akademio, sed retroe: landoj kun grado de internacieco de pli ol ekzemple 50%, laŭ la programo “Kiom internacia estas mia vorto?” havos nomon, finiĝantan je -io (kaj konsekvence gentonomoj je -iano nur: hungariano, rusiano); aliaj landonomoj je -io estas malpermesitaj. Bezonatas krei samopiniecon pri la elektenda speco de grado de internacieco.
5. enkonduko de vortfarada restrikto: -i’ anstataŭas -uj’ en derivaĵoj de la o-vorto: Hungaria Esperanto-Asocio, -ione anstataŭas -ujo.

Kvar ideoj por akordigi -io al -ujo: frali.bplaced.net/kvarideojporakordigi-ioal-ujo.pdf

Kiom internacia estas via vorto?
Johan (plus.google.com/u/0/116400890298702899508): La verŝajna Zamenhofa interpreto de la 15a regulo kaj forsendo al alternativoj

www.esp-evoluo.org


Ĉu okulvitroj estas taŭga vorto?

Frank (plus.google.com/+FrankMerla):

La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: de la vorto ferioj ne ekzistas singularo, ĝi estas: libera tago. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino?

Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de la princo. Zamenhof forprenis in kaj Prinz. Restis la radiko edz. Simile bone estis la rederivo fraŭlo de la germana Fräulein, nun jam mortanta vorto signifanta needziĝininta virino.

Alia mortinta pluralo estas la germana Hosen (pantalono). En fruaj tempoj ekzistis vestaĵoj, kiuj konsistis el du tuboj (angle hose) ĉirkaŭ la kruroj. Post la kunigo de la tuboj al unueca vestaĵo restis la sama plurala formo de unueca objekto. Nur post la dua mondmilito en Germanio el Hosen (pl) fariĝis Hose (sing).

Simile okazis al okulvitroj. Unue oni havis unuopajn okulvitrojn kiujn oni nomis monoklojn. Tiam oni konstruis arketon por kunigi du monoklojn, sed bedaŭrinde ne nomis tion binoklo. Binoklo estas termino por duobla lorno. Do oni simple nomis tiun vitroparon en la angla glasses (vitroj).

Zamenhof portis sur sia nazo tiun arketon, kiu supozeble estis teda pinĉilo kun du okulvitroj kaj adaptis da modelojn pluralajn de la angla kaj franca lingvoj. Hodiaŭ la posteuloj de tiu (nun ne plu) duobla objekto havas tenilojn, kiuj uzas ankaŭ orelojn por apogi la lensojn sen pinĉi la nazon.

Por pli pravigi la aserton, ke Esperanto havas regulan gramatikon, estus bone, se ni rezignus pri tiu pinĉilhava provizora objekto nomata okulvitroj. Modernaj vidiloj, kiuj havas la saman celon kiel okulvitroj, nome meti lensojn antaŭ ambaŭ okulojn, meritas saman singularigon kiel pantalono. Germanoj sukcesis transiri de Hosen als Hose.

Binoklo estus bone, se ĝi ne jam estus uzita por alia optika objekto. Herman Tautorat, kun kiu mi diskutis pri tio post mia 20-jara esperantisteco, proponis uzi oklon, laŭ mi en la sama rediriva maniero, kiun uzis Zamenhof kiel ĉe Fräulein kaj Prinzessin. Duobla monoklo ne pinĉa laŭ proponoj de Hermann kaj mi estu oklo. Fakte okulvitroj kaj oklo estas ja similaj, tamen malsamaj objektoj. Ni akceptu ne tute novan vorton por ne tute nova objekto.

eo.wikipedia.org/wiki/Okulvitroj

okulvitro
okulvitro (sen j)


 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.