amikoj

Amikojn (re)trovi


 

Baltiaj Esperanto-Tagoj 55 · 2019 julio 06-14 · Panevėžys, Litovio

Baltiaj tagoj


La kvara LUMINESK’ okazos en Königswinter (meza Rejn-valo), inter la 27.12.2018 kaj la 03.01.2019.

luminesk


Du eventoj en Alta Italio, printempe 2019: www.esperantio.net


17-a “Novjara Renkontiĝo” (NR) 27-a de decembro 2018 ĝis 3-a de januaro 2019
www.esperantoland.org

novjara renkontiĝo


Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi. Esperanto Holm-Seppensen

Holm-Seppensen


Pensiulo

Mi estas memlernanto de Esperanto kaj mi gvidas malgrandan Esperantistan grupon en la urbo Brežice. Mi estas magistro de la organizac sciencoj kaj emeritita instruisto de alta lernejo. Mi ofte komunikas kun multaj geesperantistoj de la tuta mondo.

Anton Mihelič · www.antonmihelic.com · Anton Mihelič


Anita Dusabe

Kara esperanto amiko de la tuta mondo, tre plaĉas al mi anonci mian dezirkorespondon al iu ajn.

Mi serĉas e-geamikojn en la tuta mondo. Esperanto estas lingvo kiu interesas min. Mi estas ino, 26-jaraĝa, kun 4 gefiloj. Mi jam fistudis la kurson de Esperanto kaj nun mi serĉas geamikojn.Tiu kiu pretas korespondi kun mi – bonvenon. Mi ŝatas naturon, familion, legadon pri Esperanto. Mi esperas ke vi korespondos kun mi venonte. Mi estas ano de Verda Stelano KLubo en nia distrikto Rutshuru. Mia edzo instruas ĝin en tiu klubo.

Frate via amikino Anita Dusabe.
anita.dusabe ĉe yahoo.fr · plus.google.com/u/0/115558722253602869715 · www.facebook.com/anita.dusabe.5


Ĉiĉeronado en Beogrado, Serbio

Johan Derks: Mi volonte ĉiĉeronados en Beogrado, kvankam mi ankoraŭ ne bone konas la urbon, vivante je distanco de ok kilomerojn de la centro.
Sed, se iu estas interesita en iu aspekto de Beogrado, bonvolu sendi mesaĝon al johan.derks ĉe gmail.com.
Mi estas ankaŭ membro de pasporta servo kaj kontraŭ pago de po dek eŭroj tage ni tre komforte loĝigos vin.

Johan Derks


Honoré Sebuhoro

Kara, antaŭ ĉio mi ĝojegas trovi tiun oportunecon saluti vin.

Pri mi (Biografio):

Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo (vsklubo ĉe gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru/D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto ne ekzistas plu poŝtoficejo.

Mi naskiĝis la 3an de marto 1974 en Kavumu/Norda Kivuo DRKongo.
Mi nur estas studento en Altlernejo ISP RUTSHURU, do senlaborulo.
Mi estis interesita pri internacia lingvo Esperanto kaj decidis ellerni ĝin sole sed kun interveno de nia kara instruisto Hans Bakker de 2004. Mi diplomiĝis en Esperanto kurso (programo de Hubert Ferez) en 2009. Tio estas, mi akiris tiun E-Diplomon de 8/10 (80/100) tra Afrika Centro Esperantista (A.C.E) el Toglando.

En 2006 mi iĝis individua ano de U.E.A ĝis nuntempe. La 3an de marto 2009 mi kreis E-klubon (Verda Stelano KLubo (V.S.K)) en nia distrikto Rutshuru.

En 2012 mi enkondukis E-kurson en nia nova lernejo nomita Instituto Béthanie/CEBCE REMERA ĝis nun. Ni bone evoluas pri Esperanto kurso en tiu ĉi lernejo. Instituto Béthanie estas lernejo kiun nia protestanta kreis por lukti kontraŭ la analfabetismo. Pro tio mi sole konceptis ideon por interesi tiun baptistan eklezion por enkonduki tian lingvon Esperanton de la paco kaj unuigo.
Tiu lernejo enhavas 4 klasojn venonjare ni havos 2 aliajn klasojn se Dio pruntas nin la vivon.
En la sama jaro 2012 mi iĝis membro de K.E.L.I./Nederlando ĝis nun.

Pri mia familio:
Mi edzighis al sinjorino Anita Dusabe (anitadusabe@gmail.com) de 2002 de tiam jam havas 5 gefilojn (la unua filo Prudent 11j, la dua filino Anne 9j, la tria filino Nadege 7j, la kvara filo Aùdaco 5j, la kvina filo Peter 3j), sed estas alia orfino nomita Betty de 14j, kies gepatroj estis mortigitaj kiam okazis milito en nia orienta provinco Kivu de 2008 inter L.Nkunda kaj konga registaro. Ŝi iĝis mia sesa infano en nia fajrejo.

Pri religio:
Mi estas kristano en Baptista eklezio (protestanta komuneco) kunlaborante kun kristanaj katolikoj ĉar Esperanto kunigas ĉiujn sen diskriminacio.Tial mi multe ŝatas ĝin ĉar per ĝi oni povas kunlabori kun la tuta mondo.
Konklude tre plaĉas al mi ricevi vian lastan retmesaĝon kaj kunlabori kun KELI-anoj, IKUE-anoj ĉar ni sentas nin en la sama ronda familio kun entuziasmo.
Nia kunlabordo estu forta kaj eterna!

interŝanĝi kulturojn

Kara E-verdulo,
Mi tre ĝojas ekkrei amikecon kun vi kvankam ne konas min.
Antaŭ ĉio, permesu sinprezenti antaŭ vi. Ja, mi nomiĝas s-ro Honoré Sebuhoro, edziĝis, kun 5 gefiloj loĝanta en orienta provinco kivu /DRKongo sed mi gastigas unu orfinon de 14j hejme. Tiu ĉi ne havas gepatrojn eĉ unu el liaj familianoj. Ĉiuj estis mortigitaj dum la pasinta milito (2010).
Mi ne povas forgesi sciigi al vi, ke ni loĝas en teritorio Rutshuru kiu situiĝas je 75km de Goma urbo. Rutshuru estas centreto kiu estas apud la landlimo de nia najbara lando Ugando. Tial ni uzas ofte poŝtadreson el Ugando sed ni estas konganoj. En nia loko ne ekzistas plu poŝtservo.
Mi esperantiĝis de 2006, kaj iĝis individua ano de UEA (UEA KONTO: hose-t). En 2009 mi mem kreis aktivan e-klubon (Verda Stelano-Klubo). Ĝi bone evoluas ĝis nun. En 2012 mi enkondukis E-instrudon en nia instituto Béthanie Rutshuru ĝis nun.

Mi volas amikiĝi kun vi per koresponde kaj interŝanĝi niajn kulturojn. Mi ŝatas naturon, turismon, kulturon, legaĵon, ktp. Mi estas laborulo instruisto pri E-kurso en tiu ĉi lernejo sed senpage. Mi neniam forlasis Esperanton ĉar ĝi kunigas multajn nacianojn. Plie, pere de tiu ĉi ni komuniki kun la tuta mondo. Verdire, kiam mi aŭdas la vorton (Esperanto) mi sentas admiron, flugon, inspiron kaj ĝojon. Do, mia vivo estas firme ligita kun Esperanto kaj kun miaj geamikoj. Fine, mi ĝuas ne nur l lingvon mem, nek la ŝatatan de mi legadon de E-libroj, mi ĝuas ankaŭ la interrilatojn de la klubanoj. Restu kunligita por esti en ronda familio. Ni multe interŝanŝos esperantajn ideojn pri la diskonigo de nia karega lingvo Esperanto.
Plej amike!

Honoré Sebuhoro
Eglise CEBCE REMERA
PO BOX 08 BUNAGANA
KISORO/UGANDA.
RETE: honsebn ĉe gmail.com
Tel.+243 99 78 52 933
verkoj.com/verkistoj/honore-sebuhoro/
Honoré Sebuhoro

Ekkonu Esperanton en Ariege, Francio

Jorgos (www.facebook.com/jorgos.esperanto): ekkonu Esperanton en Ariege, Francio
esperanto.ariege.free.fr

Esperanto Midipyrenees


Saluton!
Mi estas Alexandrine, mi deziras korespondi kun vi. Legu pri mi: esperanto.cri.cnAlexandrine Omba el Kongoalexandrine.omba7 ĉe gmail.com
Alexandrine Omba Tshamena

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo.
Ĝis!
Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento
ghellias ĉe gmail.com

Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj.
Krome mi pretas sugesti itinerojn en la okcidenta Sicilio.

Esperema Sicilio estas eta klopodo: kunigi bildojn kaj informojn pri/el Sicilio kun ĉiuj devenantaj el Esperantujo.

Legu pli en Facebook: www.facebook.com/Esperema-Sicilio-92235276129/

www.guidaagrigento.it/?lang=eo

Gigi Montalbano


Ĉiĉeronado en Maceio, Brazilio

Aristóphio: Mi proponas ĉiĉeroni en mia hejmurbo. Esperantistoj kiuj volas viziti Maceio-n, ŝtato Alagoas en la Brazila Nordoriento estas bonvenaj. Mi helpos ankaŭ trovi gastejon. Vizitu nin: esperantoalagoas.wordpress.com kaj esperantomaceio.blogspot.com.br

Aristóphio Alves Filho


Ĉiĉeronado en Parmo, Italio

Estimata samideano, plaĉas al mi la ideo proponi mian helpon al homoj, kiuj deziras viziti nian belegan historriĉan urbeton. Parmo famas ankaŭ pro lirika muziko, ĉar ĉi tie vivis Verdi, Toscanini, Boito, Paganini kaj aliaj gravaj muzikistoj.

Amike, Luigia Oberrauch Madella
silkovojo ĉe aliceposta.it

Luigia Oberrauch Madella

Ĉiĉeronado en Juiz de Fora, Brazilio

Maria: Mi loĝas en urbo Juiz de Fora, ŝtato Minas Gerais, Brazilo.
Estos plezuro ĉiĉeroni gesamideanojn. Bonvolu mesaĝi al mi: mnazare.laroca ĉe gmail.com
verkoj.com/verkistoj/maria-nazare-laroca/

Maria Nazaré Laroca

Ĉiĉeronado en Kopenhago, Danio

Betty: Karaj geamikoj, bonvenon al Kopenhago! Kontaktu al mi kelkajn tagojn antaŭ via alveno, se vi bezonos la ĉiĉeronadon en la urbo. Kion indas viziti en Kopenhago? Informoj pri vidindaĵoj legeblas Esperante en kopenhago.blogspot.dk
Mia retpoŝtadreso estas: bettychatterjee68 ĉe gmail.com

Betty Chatterjee

Ĉiĉeronado en Budapeŝto, Hungario

Anjo: Volonte mi ĉiĉeronadas en Budapeŝto por esperantistoj, kiuj vizitos la ĉefurbon de Hungario.
Sufiĉe frue kontaktu min per www.ipernity.com/home/anjo en mia dokumentaro: Pejzaĝo pri Budapeŝto: www.ipernity.com/doc/anjo/album/158399.


Ĉiĉeronado en Frankfurt (Oder), Germanio

Ronaldo: Ĝustatempa anonciĝo necesas retpoŝte. Mi ja ofte estas survoje.
Bonvolu kontakti min per google+: tie estas mia retpoŝtadreso.


Ĉiĉeronado en Herzberg – la Esperanto-urbo, Germanio

Zsofia: Spertaj kunlaborantoj kaj klubanoj de la Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg volonte gvidas vin, vian grupon dum vizito al Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.

Bonvolu kontakti nin per la retejo esperanto-urbo.de


Ĉiĉeronado en Erlangen aŭ Nürnberg, Germanio

Bernardo: Por esperantistoj mi volonte ĉiĉeronadas en Erlangen (mia hejmurbo) aŭ Nürnberg. Nürnberg estas la urbo, kie ekzistas la plej malnova Esperanto-grupo de la tuta mondo.

Bonvolu anonci vin per la rimedoj troveblaj en mia hejmpaĝo.

Bernardo


Ĉiĉeronado en Vieno, Aŭstrio

Saluton!

La ideon de pasporta servo mit trovas principe bona. Sed mem gastigi esperantistojn en mia hejmo ne eblas. Krome mi ne ĉiam restadas en Vieno.

Volonte mi estos via ĉiĉerono, se vi almenaŭ du monatojn antaŭ via alveno sendos al mi retmesaĝon.
Skribu ankaŭ pri kio vi interesiĝas.

Se vi ne povas kontakti min, bonvole vizitu la Esperanto-Muzeon:
www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo

Walter Klag (www.ipernity.com/home/239389) el Vieno, Aŭstrio, esperanto ĉe chello.at


Privata Esperanto-muzeo en Sarajevo

Smail Grbo (el Sarajevo) sarajevoespero ĉe hotmail.com
plus.google.com/105318058467273072374

Mi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia ‘malmoŝto’ (30-minuta televida dokument-filmo en E-o “Reĝo Smailo-Esperanto”) Vidu ankaŭ mian Ipernityejon.

Membiografio

Smail Grbo (el Sarajevo): “Mi Estas Esperantisto” · Formato B-6, ilustrita. Membiografio: kion kaj kiel por E-o kaj kion/kiel por si per Esperanto. La Enkondukon verkis Tibor Sekelj kaj la recenzon (tre favoran) William Auld. Diversflankaj, tre riĉaj kaj sukcesaj E-spertoj. Instruplena por komencantoj kaj E-aktivuloj, precipe kiuj E-instruas, informas, varbas, klub-estras, mondvojaĝas, prelegas, verkas, ktp.
La prezo: 10 Eŭrojn (enletere). Miaj sendokostoj, kaj donace mi sendas ankaŭ KD-on kun pli ol 400 fotografaĵoj sonigitaj per 15 plej konataj E-kantoj. Se oni aĉetas pliajn ekzemplerojn (ekz. por la klubo, geklubanoj, donacoj al nepagipovuloj…) por la aliaj rabato estas 30-40%.
Krome, mi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia ‘malmoŝto’ (30-minuta televida dokument-filmo en E-o “Reĝo Smailo-Esperanto”)
Vidu ankaŭ mian Ipernityejon.
PS: Alia libro estas nacilingva vojaĝpriskribo “Azia Cirklo – Per E-o tra Azio”, ilustrita per 100 fotoj.

Smail Grbo


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.